level 2
lordleon1987
楼主
Tri viroj sidis sur benko en la parko. La meza legis gazeton, kaj la aliaj shajnigis fishkapti. Ili metis logajhojn sur imagajn hokojn, jhetis liniojn kaj bobenis por sia kaptajho. Preterpasanta policisto haltis por rigardi la spektaklon kaj demandis la viron en la mezo, chu li konas la aliajn du. "Ho jes, ili estas miaj amikoj!" "Tiaokaze," la policisto avertis lin, "vi prefere forigu ilin de chi tie." "Jes sinjoro!" la viro respondis, kaj li komencis remi furioze.
2022年09月04日 12点09分
1